|
|
|
|
|
||||
|
LA KREO Kaj Dio diris: “Kia enuo la perfekteco, la ĉiopovo, la sankteco. Poreterne, ĉio. Necezas ion, kio rompas ĉi monotonecon… Mi povus krei la malperfektecon, la neniopovon, la malpiecon. Provizore, nenio. Mi povus krei homon kaj vivon. Kaj Dio kreis homon, kaj certe, ne faris ĝin laǔ Sia bildo kaj simileco; Li provis faris virinon laǔ Sia bildo kaj simileco, sed ankaǔ ŝin Li ne sukcesis. Poste, kaptita de krei-emfazo, Li faris animalojn, sunon, lunon, ŝtelojn, akvon; kaj plu, tagon kaj nokton, arbojn, montojn kaj maron. Kiam Li finis, Sin ĉirkaǔgardis, vidis universon elfinitan, kaj diris: “Kia enuo esti perfekta… oni ne povas krei nenion, kio estus tute malperfekta". Li tutigis Sin en Sia ĉiopovo, kaj ekturnis Sian rigardon al homo: “Li, jes, rezultiĝis al Mi vere bone!” (Aűtoro kaj Tradukanto el itala lingvo: Marino Curnis. © ®. 08/11/1995. -Kajero III * 36/37-)
|
|
LA SINJORO ARANEO Se vi ne estus bona, mi vokas mian amikon araneon! Li estas araneo iomete stranga kaj originala. Kiel multaj araneoj, li estas harplena kaj nigra, sed havas nur kvar piedojn… mi diris al vi, ke li estas stranga! Li ne parolas. Nu, kiam oni vidas araneon kiu parolas: tio okazas nure en fabeloj! Sed strangaĵo, ne estas nur la fakto ke li havas kvar piedojn, kaj ke li estas harplena kaj nigra: strangaĵo estas ankaǔ kiel li sin vestas. Ĉar li sin vestas, vere… Ĉe ĉiu piedeto, li surmetas ŝtrumpeton. Kaj ĉiu de kvar piedetoj estas malsama: unu longa, unu mallonga, unu boriĝinta kaj unu makulita. Ĉiu havas buntajn kolorojn: unu havas flavajn, bluajn kaj ruĝajn ŝtelojn; alia estas violstriita. Ankoraǔ, sur la tria estas desegnitaj maron, montaron kaj ajn aspektajn animalojn. Li estas ankaǔ iom komika kun lia roza oranĝa kaj lazura cicumo; kaj, se vi bone rigardus lin malantaǔ siaj sunokulvitrojn, malkovrinte siajn strabajn okulojn (malrektaj tiel, kiel estas miaj nun), vi sendube ekridos. Tamen, ne ridu tro: memoras liajn pintajn dentojn kaj liajn nigrajn harojn, ĉar li povus vin mordi! Certe. Nun, ke li alproksimiĝas al vi zorge zorgete, lante lantete, kiu scias kiel vin terurigas! Sed ne fuĝu, ne sciigu al li kiel vin terurigas. Ne nun, dum li suriras vian manon kaj grimpas sur brako…silentu! Ne parolu, sed senmovu kaj montru vian kuraĝon. Li grimpos vin brakon kaj alvenos sur via ŝultro; poste malantaǔ via kolo, kaj fine, sur via kapo kaj haroj. Tamen, se vi ne movus kaj montrus vian valoron, kaj ĉefe, se vi estus bona kaj trankvila, la Sinjoro Araneo, ĉifoje, amikos kun vi… kaj mi neniam devos lin alvoki. (Aűtoro kaj Tradukanto el itala lingvo: Marino Curnis. © ®. Alzano Lombardo, BG-Italio. 05/07/2000. -Kajero V * 53/54-) |
|
Tutti i diritti riservati. Marino Curnis. © ® www.marinocurnis.com © ® Marino Curnis.Ĉiuj raitoj rezervitaj. |